russische grens bewaakster elton john 1985 Siro Elton Hercules JOHN (naskiĝis 25-an de marto 1947 en Pinner, Anglio kiel Reginald Kenneth Dwight) estas popmuzika kantisto, komponisto kaj pianisto kaj unu el la plej sukcesaj muzikistoj de la popmuzika historio.
Liaj albumoj vendiĝis tra la jaroj en pli ol 300 milionoj da kopioj, igante lin unu el la kvin furorantaj muzikistoj de ĉiuj tempoj. Li tenas la rekordon de furoranta unuopaĵa kanto de ĉiuj tempoj, de kiam komenciĝis la simpla furorlisto "Kandelo en la Vento" (la atingo estas notita en la Guinness-libro de rekordoj). Krome, la akustika trako de la animacia filmo The Lion King (La Leona Reĝo), kiun li komponis, anktaŭ estas la plej vendata de ĉiuj tempoj. John gajnis ses Grammy-Premio'n, kvin Britajn Muzikajn Premiojn, du Oskarojn, du Premio Orajn Globojn kaj Tony-Premion. Li ankaŭ ricevis la titolon de kavaliro.
Lia kariero daŭras kvin jardekojn, kaj dekoj de la kantoj, kiujn li verkis kaj prezentis, atingis la plej altan lokon de la muzikaj furorlistoj tra la mondo. Krom lia komerca sukceso, John estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj influaj komponistoj en popmuziko kaj rok-muziko. Oni konsideras, ke li sukcesis, grandparte, konservi la centran lokon de la piano en rokenrolo. Ŝlosilaj elementoj en lia muzika sukceso inkluzivas: lia melodia talento, la tekstoj de liaj kantoj, lia pasia kantado per sia riĉa tenora voĉo kaj lia pianludado, influita de gospelo. En liaj muzikaj aranĝoj, la uzo de la kordinstrumento estas elstara. Li ankaŭ estas fama pro sia stilo de vesto kaj ekstersceneja konduto.
Iuj el liaj plej ĉefe konataj kantoj estas "Rocket Man" kaj "Tiny Dancer" de la fruaj 1970-aj jaroj, En 2011, la revuo Rolling Stone vicigis lin 49-an en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.
La 21-an de decembro 2005, kelkajn tagojn post permeso registri samseksajn ligojn en Britio, Sir Elton edziĝis kun sia longtempa koramiko David Furnish.
La 24-an de januaro 2018, kavaliro Elton anoncis pri sia fina muzik-vojaĝo (septembro 2018 - 2021) nomita 'Farewell Yellow Brick Road' (Adiaŭ, Flava Brika Vojo).